Golden Earring

Golden Earring
Persona informo
TTT
Retejo http://goldenearring.nl/
vdr

Golden Earring estis nederlanda rok-bando, fondita en 1961 en Hago kiel The Golden Earrings. Ili akiris tutmondan famon per siaj internaciaj kantosukcesoj "Radar Love" en 1973, kiu atingis la numeron unuan en la nederlandaj pintolistoj, estis inter la dek pintaj en Britio, kaj estis la numero dektria en Usono,[1][2] "Twilight Zone" en 1982, kaj "When the Lady Smiles" en 1984.[1] Dum sia karier, ili havis preskaŭ 30 dekpintajn unuopaĵojn en la nederlandaj pintolistoj kaj publikigis 25 studialbumojn.

La bando trairis nombrajn ŝanĝojn en la komenco, kaj atingis stabilecon en 1970, konsistanta de Rinus Gerritsen (baso kaj klavaroj), George Kooymans (voĉoj kaj gitaro), Barry Hay (voĉo, gitaro, fluto kaj saksofono), kaj Cesar Zuiderwijk (tamburoj kaj perkutado), kio restis senŝanĝe ĝis la bando rompiĝis en 2021 post la diagnozo de Kooymans with ALS. Ankaŭ nombraj aliaj muzikistoj aperis en mallongaj komponoj kun la bando laŭlonge de ties historio.

  1. 1,0 1,1 Steve Huey. "Golden Earring Biography". AllMusic. Alirita la 8an de Decembro 2021.
  2. US-Singles: Joel Whitburn's Top Pop Singles 1955–2006. Billboard Books, New York 2007, (ISBN 0-89820-172-1) / US-Alben: The Billboard Albums von Joel Whitburn, 6a Eldono, Record Research 2006, (ISBN 0-89820-166-7)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search